Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 10

Agoj 10:8-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
10kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
12kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
13Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
14Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
15Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
16Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
17Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
18kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas.
20Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
21Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?

Read Agoj 10Agoj 10
Compare Agoj 10:8-21Agoj 10:8-21