Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 10

Agoj 10:3-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio.
4Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.
5Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
6li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
7Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li;
8kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
10kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
12kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
13Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
14Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
15Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
16Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.

Read Agoj 10Agoj 10
Compare Agoj 10:3-16Agoj 10:3-16