Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 2 Reĝoj - 2 Reĝoj 11

2 Reĝoj 11:2-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Sed Jehoŝeba, filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
3Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando.
4Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo.
5Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la reĝo;
6triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.
7Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo.
8Kaj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eliros aŭ eniros.
9Kaj la centestroj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
10La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.
11Kaj la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
12Kaj li elkondukis la reĝidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: Vivu la reĝo!
13Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.

Read 2 Reĝoj 112 Reĝoj 11
Compare 2 Reĝoj 11:2-132 Reĝoj 11:2-13