Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 4

1 Reĝoj 4:2-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;
3Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;
4kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
5kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;
6kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
7Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.
8Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;
9Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;
10Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;
11Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
12Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam;
13Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
14Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;
15Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;

Read 1 Reĝoj 41 Reĝoj 4
Compare 1 Reĝoj 4:2-151 Reĝoj 4:2-15